Vojaĝo

En la komenco estis nenio, kaj poste fariĝis lumo. Ĉiu kreaĵo komencas el ĥaoso, emerĝas el vakuo kaj ŝaltiĝas per unu vorto: la verbo, la ago.
Ĉi tio estas ne lumo, sed klarobskura loko kie mi komencas mian vojaĝon, mian verkon. Estu, do, vortoj... Kaj ke la mondoj fluu.
- Tradukita el «Viaje»
- Ilustraĵo: Guadalupe Velázquez