Mirinda

Venkas min via vizaĝ’,
tra la nokto miras mi...
Luno, vi estas pejzaĝ’,
don’ al kor’ via graci’.
Kaj la Ĉiel’ vin faris
bela el Ĉefa Belec’,
tiel ke vi ja elstaris
dia natura lumec’.
Ridu, ridu, belulin’!
Dancu, dancu, flor’ mirinda
sub la pluvo de l’ feliĉ’!
Ĉarmas min la lum’ aminda,
via kosma energi’.
Fandas min via kisad’
de la nuboj kiel gut’.
Lun’, pro vi fuĝas saŭdad’...
Vi, por ĉiam mia tut’.
El la ĉiel’ vi falis
rekte al blanka lili’;
tiel tuj mi disfalis:
flaris parfumon de vi.
Ridu, ridu, belulin’!
Dancu, dancu, flor’ mirinda
sub la pluvo de l’ feliĉ’!
Ĉarmas min la lum’ aminda,
via kosma energi’.