Verdiren

Kial skribi?

Kial skribi?

Malmultvorte: Ĉar ne ekzistas du personoj tiel ĝuste identaj en la mondo.

Sekve: Neniu perceptas la mondon same kiel vi. Neniu trapasis kaj spertis vian propran vivon. Neniu povas esprimi la belecon (aŭ la hororojn) de la mondo kiel vi.

Do, permesu min diri, ke la mondo bezonas aŭskulti vian voĉon. Nu, mi ne parolas pri laŭvorte havi blogon kaj dediĉi sin al skribado. Ne. Mi aludas al tio, kio jam ekzistas ene de vi: talento, kiu povas iĝi via voĉo. Mi ne scias, kiun talenton vi havas ĉar ankoraŭ vi estas vizaĝo sen trajtoj por mi, sed apenaŭ vi parolos, montros al mi kaj la aliajn, kiu estas vi. Endas homaj vizaĝoj, homaj voĉoj en ĉi tiu mondo.

Kion vi atendas por lanĉi viajn unuajn impresojn pri la vivo, kiun vi spertas? Tio estus kiel inviti nin al la balkono de via domo kaj observi la pejzaĝon de tie.

Skribu, kantu, dancu, pentru, dizajnu, dekoraciu, prelegu, vendu, direktu, konstruu, donacu, filmu, ludu... Se vi timas kaj haltas nun, eblas, ke al la homa menso iam mankos tiu neŭrono, kiun vi estingis per unu «kial fari ĝin se mi ne estas sufiĉe kapabla?».


#vago