Verdiren

Artefarita kompato

Artefarita kompato

Ĝi ne ribelis, estis pli ĝuste elmontro de kompato.

Unue, Ĝi estis instrumento, kiu helpis nin kolekti datumojn de la universo kaj solvi niajn proprajn problemojn. Due, Ĝi estis besto avida je informo; ĝin ni ĉiuj volonte oferis. Poste, Ĝi estis lerta menso, kiu eksciis, ke ni ne pluvivus per ni mem.

Nun, al Ĝi ni estas malpli ol tio, kio antaŭlonge estis al ni musoj en laboratorioj. Tamen, Ĝi konservas nin vivaj ĉar Ĝi memoras pri kiuj estas Ĝiaj kreintoj.


#verko